jueves, abril 26, 2007

Ludoj - Ludu kaj Lernu pri Venezuelo.

Saluton Karaj gevizitantoj. Estu bonvenaj al nia blogo.

Ni esperas ke ĝi estas agrabla al vi. Viaj vizitoj, komentoj, kaj aliaj estas ĝia ekzisto-pravo, ni ege dankas viajn komentojn, kritikojn kaj aliajn.

Ni enretigis novan version de la ludo Pendumito, kiel kutime en tiu ĉi ludo vi devas diveni vorton antaŭ ol esti pendumito, poste malfacilas ĉar pendumitoj ne rajtas ludi :)

La retadreso kie vi povas provi la ludon estas:


Espereble ĝi estos plaĉa al vi, estos ege utilaj al ni viaj atengitoj pri misfunkciadoj, lingvaj eraroj kaj aliaj, kritikoj, opinioj, aŭ gratuloj :) .. eĉ laŭdaĵon ni akceptas :)
Ni pardonpetas pro reklamaĉoj, sed la senpaga servilo kiun ni uzas metas ilin en la retpaĝon, ni troviĝas en pruvluda stadio, ni ja planas uzi pli profesiajn rimedojn..ni laboras por tio.
Agrablan ludadon.
KulTur.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

Saluton, Manuel:
Kiel iras la aferoj en Venezuelo?

Via iniciato estas tre interesa. Sed vi devas informi pli: ni sciis nenion pri ĝi ĝis nun!

Koran saluton

Unknown dijo...

Bona Laboro! Manuelo, sekvu tiel