martes, abril 24, 2007

Kulturo - Armando Reverón

memportreto

Naskiĝis en Karakaso la 10an de majo de 1889.
Mortis en Karakaso la 18an de septembro de 1954.

Artisto kaj pentristo, la verkaro de Armando Reverón, plenumita grandparte en la centra marbordo de Venezuelo, kaptas kaj transdonas la lumecon de la tropiko, ankaŭ, li estis elstara membro de la akademio de belartoj, apud elstaruloj kiel Manuel Cabré, Antonio Edmundo Monsanto kaj César Prieto. Pri liaj infanjaroj, oni scias per tiamaj atestoj, ke kelkajn jarojn post lia naskiĝo, lia patrino transdonis lin por edukado al Valenciaj geedzoj, la familio Rodríguez Zocca, kiuj okupiĝis pri liaj unuaj edukjaroj, lia onklo/avo patrina, Ricardo Montilla, kiu studis pentr-arton en Novjorko, estis la persono kiu elvekigis lian artisman elvokiĝon. En 1904, li loĝis kun sia patrino en karakaso kaj en 1908, li aliĝis al la akademio de belartoj, kie li havis al Antonio Herrera Toro, Emilio Mauri kaj Pedro Zerpa kiel profesorojn. Dank’ al lia elstara laboro liaj profesoroj rekomendis lin por ricevi, je la fino de la kurso en 1911, eduk-pension(stipendion) en Eŭropo, tiun saman jaron, li vojaĝis al Hispanio kaj vizitis Barcelonon, kie li estis akceptita en la Lernejon de Artoj kaj Metioj. En 1912 li faris mallongdaŭran revenon al Karakaso; denove en Hispanio, li eniris la Akademion de San Fernando en Madrido, laŭ kelkaj fakuloj pri liaj vivo kaj verkaro, la hispana ĉefurbo postlasis profundan spuron ĉe lia spirito, lin ellogis la mondo de Francisco Goya. Jarojn poste li rememoris sian estadon en la ateliero de Moreno Carbonero, iom ekstravaganca pentristo, profesoro de Salvador Dalí.

Li revenis al Venezuelo ĉirkaŭ la mezon de 1915, jam en Karakaso, li reprenis sian laboron kaj dume li ĉeestis sesiojn de la ekskluzivema Rondo de belartoj. Kvankam li forestis el Karakaso dum la kreo de la rondo, ties fondintoj konsideris lin kiel unu el la iliaj. En 1916, Reverón pentris sub la libera ĉielo siajn unuajn pejzaĝojn ellaboritajn sur blua nuanco. Iom poste li translokiĝis al la Guaira kie li vivis el kion li perlaboris kiel privata instruisto de desegnado kaj pentro-arto. Tie li konis dum la karnavalo de 1918 al Juanita Mota, kiu estis lia pozistino kaj intima kunulino. Ankaŭ en la Guaira, li renkontiĝis kun la Rusdevena pentristo Nicolás Ferdinandov, kiun li konis en Karakaso la antaŭan jaron, dum tiu tempo Reverón vizitis ofte la fiŝkaptistan kabanon kie loĝis la Rusa pentristo en Punta de Mulatos, sekvante la konsilojn de Ferdinandov, Reverón decidis ekloĝi en la marbordo, per kio li komencis novan stadion en sia vivo kaj en sia verkaro. En 1921 li loĝis en kabano ĉe la plaĝo, en la areo de Las Quince Letras.

Banĉambroj de Macuto.

Iom poste li translokiĝis kaj komencis konstrui, iom sude, la kasteleton kiu estis lia loĝejo dum la cetero de lia vivo, tiu ĉi decido koincidis ankaŭ kun kondut-ŝanĝo kaj evidente, transformiĝo de liaj artistaj konceptoj, dum tiu stadio de lia vivo, adoptinte primitivajn kutimojn kaj apartiĝinta de la urbo, Reverón povis evoluigi pli profundan percepton de la naturo kio kondukis lin uzi metodon de pentrado, adopti procedon kaj materialojn kiuj konformis al lia strebado prezenti la atmosferon de la pejzaĝo sub la efiko de la blindumo kaŭzita de la rektaj sunradioj. Krome, li kreis kromatajn valorojn. Tiel li eniris en kion la arto-kritikisto Alfredo Boulton nomis lia “blanka epoko”, kiu daŭris proksimume de la jaro 1924 ĝis la jaro 1932. En 1933, li ricevis la unuan rekonon, kiam oni faris ekspozicion de lia verkaro en la ateneo de Karakaso, tiun ĉi ekspozicion poste oni prezentis en la galerio Katia Granoff de Parizo. Ĉe la komenco de 1940, li komencis sian “sepian epokon”, al kiu apartenas pentraĵaro plenumita en la marbordo kaj en haveno de la Guaira. Pejzaĝoj pri la maro kaj la tero kie elstaras “las marinas del playón”, al kio sekvis deprima tempo post suferi psikozan atakon kiu devigis internigi lin en la sanatorion San Jorge, de José María Finol.Resaniĝinta li ne plu pentris kiel antaŭe, de tiam, li rifuĝis en magian mondon kiu, ĉirkaŭ objektoj kaj pupoj elpensitaj de li, estigis la lastan kaj deliran stadion ekspresionisman de lia verkaro, figura stadio kiun karakterizis la uzo de materialoj tiel kiel kretoj, krajonoj kaj teatra fantazio kiu iĝadis pli kaj pli nekontrolebla sed kiu, per desegnado kiu aspiris al akademia korektado, serĉadis retrovi la emocian ekvilibron de Reverón.

La lia lasta krizo okazis en 1953, li estis internigita en la Klinikon de Báez Finol, la saman jaron en kiu oni aljuĝis al li la nacian pentro-premion, kuraĝigita pro tiu ĉi malfrua stimulo, li entuziasme laboradis por ekspozicio kiun anoncis la Muzeo de belartoj, kiam lin trafis la morto en la sanatorio San Jorge.

No hay comentarios.: