jueves, abril 26, 2007

Ludoj - Ludu kaj Lernu pri Venezuelo.

Saluton Karaj gevizitantoj. Estu bonvenaj al nia blogo.

Ni esperas ke ĝi estas agrabla al vi. Viaj vizitoj, komentoj, kaj aliaj estas ĝia ekzisto-pravo, ni ege dankas viajn komentojn, kritikojn kaj aliajn.

Ni enretigis novan version de la ludo Pendumito, kiel kutime en tiu ĉi ludo vi devas diveni vorton antaŭ ol esti pendumito, poste malfacilas ĉar pendumitoj ne rajtas ludi :)

La retadreso kie vi povas provi la ludon estas:


Espereble ĝi estos plaĉa al vi, estos ege utilaj al ni viaj atengitoj pri misfunkciadoj, lingvaj eraroj kaj aliaj, kritikoj, opinioj, aŭ gratuloj :) .. eĉ laŭdaĵon ni akceptas :)
Ni pardonpetas pro reklamaĉoj, sed la senpaga servilo kiun ni uzas metas ilin en la retpaĝon, ni troviĝas en pruvluda stadio, ni ja planas uzi pli profesiajn rimedojn..ni laboras por tio.
Agrablan ludadon.
KulTur.

martes, abril 24, 2007

Kulturo - Armando Reverón

memportreto

Naskiĝis en Karakaso la 10an de majo de 1889.
Mortis en Karakaso la 18an de septembro de 1954.

Artisto kaj pentristo, la verkaro de Armando Reverón, plenumita grandparte en la centra marbordo de Venezuelo, kaptas kaj transdonas la lumecon de la tropiko, ankaŭ, li estis elstara membro de la akademio de belartoj, apud elstaruloj kiel Manuel Cabré, Antonio Edmundo Monsanto kaj César Prieto. Pri liaj infanjaroj, oni scias per tiamaj atestoj, ke kelkajn jarojn post lia naskiĝo, lia patrino transdonis lin por edukado al Valenciaj geedzoj, la familio Rodríguez Zocca, kiuj okupiĝis pri liaj unuaj edukjaroj, lia onklo/avo patrina, Ricardo Montilla, kiu studis pentr-arton en Novjorko, estis la persono kiu elvekigis lian artisman elvokiĝon. En 1904, li loĝis kun sia patrino en karakaso kaj en 1908, li aliĝis al la akademio de belartoj, kie li havis al Antonio Herrera Toro, Emilio Mauri kaj Pedro Zerpa kiel profesorojn. Dank’ al lia elstara laboro liaj profesoroj rekomendis lin por ricevi, je la fino de la kurso en 1911, eduk-pension(stipendion) en Eŭropo, tiun saman jaron, li vojaĝis al Hispanio kaj vizitis Barcelonon, kie li estis akceptita en la Lernejon de Artoj kaj Metioj. En 1912 li faris mallongdaŭran revenon al Karakaso; denove en Hispanio, li eniris la Akademion de San Fernando en Madrido, laŭ kelkaj fakuloj pri liaj vivo kaj verkaro, la hispana ĉefurbo postlasis profundan spuron ĉe lia spirito, lin ellogis la mondo de Francisco Goya. Jarojn poste li rememoris sian estadon en la ateliero de Moreno Carbonero, iom ekstravaganca pentristo, profesoro de Salvador Dalí.

Li revenis al Venezuelo ĉirkaŭ la mezon de 1915, jam en Karakaso, li reprenis sian laboron kaj dume li ĉeestis sesiojn de la ekskluzivema Rondo de belartoj. Kvankam li forestis el Karakaso dum la kreo de la rondo, ties fondintoj konsideris lin kiel unu el la iliaj. En 1916, Reverón pentris sub la libera ĉielo siajn unuajn pejzaĝojn ellaboritajn sur blua nuanco. Iom poste li translokiĝis al la Guaira kie li vivis el kion li perlaboris kiel privata instruisto de desegnado kaj pentro-arto. Tie li konis dum la karnavalo de 1918 al Juanita Mota, kiu estis lia pozistino kaj intima kunulino. Ankaŭ en la Guaira, li renkontiĝis kun la Rusdevena pentristo Nicolás Ferdinandov, kiun li konis en Karakaso la antaŭan jaron, dum tiu tempo Reverón vizitis ofte la fiŝkaptistan kabanon kie loĝis la Rusa pentristo en Punta de Mulatos, sekvante la konsilojn de Ferdinandov, Reverón decidis ekloĝi en la marbordo, per kio li komencis novan stadion en sia vivo kaj en sia verkaro. En 1921 li loĝis en kabano ĉe la plaĝo, en la areo de Las Quince Letras.

Banĉambroj de Macuto.

Iom poste li translokiĝis kaj komencis konstrui, iom sude, la kasteleton kiu estis lia loĝejo dum la cetero de lia vivo, tiu ĉi decido koincidis ankaŭ kun kondut-ŝanĝo kaj evidente, transformiĝo de liaj artistaj konceptoj, dum tiu stadio de lia vivo, adoptinte primitivajn kutimojn kaj apartiĝinta de la urbo, Reverón povis evoluigi pli profundan percepton de la naturo kio kondukis lin uzi metodon de pentrado, adopti procedon kaj materialojn kiuj konformis al lia strebado prezenti la atmosferon de la pejzaĝo sub la efiko de la blindumo kaŭzita de la rektaj sunradioj. Krome, li kreis kromatajn valorojn. Tiel li eniris en kion la arto-kritikisto Alfredo Boulton nomis lia “blanka epoko”, kiu daŭris proksimume de la jaro 1924 ĝis la jaro 1932. En 1933, li ricevis la unuan rekonon, kiam oni faris ekspozicion de lia verkaro en la ateneo de Karakaso, tiun ĉi ekspozicion poste oni prezentis en la galerio Katia Granoff de Parizo. Ĉe la komenco de 1940, li komencis sian “sepian epokon”, al kiu apartenas pentraĵaro plenumita en la marbordo kaj en haveno de la Guaira. Pejzaĝoj pri la maro kaj la tero kie elstaras “las marinas del playón”, al kio sekvis deprima tempo post suferi psikozan atakon kiu devigis internigi lin en la sanatorion San Jorge, de José María Finol.Resaniĝinta li ne plu pentris kiel antaŭe, de tiam, li rifuĝis en magian mondon kiu, ĉirkaŭ objektoj kaj pupoj elpensitaj de li, estigis la lastan kaj deliran stadion ekspresionisman de lia verkaro, figura stadio kiun karakterizis la uzo de materialoj tiel kiel kretoj, krajonoj kaj teatra fantazio kiu iĝadis pli kaj pli nekontrolebla sed kiu, per desegnado kiu aspiris al akademia korektado, serĉadis retrovi la emocian ekvilibron de Reverón.

La lia lasta krizo okazis en 1953, li estis internigita en la Klinikon de Báez Finol, la saman jaron en kiu oni aljuĝis al li la nacian pentro-premion, kuraĝigita pro tiu ĉi malfrua stimulo, li entuziasme laboradis por ekspozicio kiun anoncis la Muzeo de belartoj, kiam lin trafis la morto en la sanatorio San Jorge.

viernes, abril 20, 2007

La tablomonto Roraima

En la orienta regiono de la naturparko Canaima, meze de la regiono konata kiel "Gran Sabana", troviĝas la tablomonto plej alta el ĉiuj: la tablomonto Roraima.


Tablomonto aŭ tabulmonto (en sudameriko tepuy) en ĝenerala kompreno estas monto kun plata supro, kiu do similas al tablo. Nur kelkaj tablomontoj, inter kiuj troviĝas La Roraima kaj la Auyantepuy, estas grinpeblaj piede, sen grinpiloj, per deklivo laŭ longe de vertikala muro.

Deklivo kontraŭ vertikala muro


Arbo sur la vertikala muro

Kompreneble eblas supreniri la pinton per helikoptero, sed tiuj kiuj elektas tiun ĉi opcion, preterlasas la eblecon aprezi la vegetaĵaron kiu estas sur la grinpo-vojo. kie abundas orkideoj kaj filikoj.
La supro de la tablomonto Roraima estas tute rokoza, subite aperas diverformaj formiĝoj skulpitaj de la akvo kaj la vento. abundas flakoj, multaj el ili estas etaj "insuloj" el vegetaĵaro. foje plenaj ĝardenoj en 1/2 kvadrata metro.


Roka Formiĝo

ĝardeneto


La tablomonto Roraima havas kelkajn interes-lokojn. la "maverick", tiel nomata pro ĝia simileco al la aŭto maverick, ĝi altas 2725 metrojn super la marnivelo pro kio ĝi estas la plej alta punkto. la "Jacuzzis" estas etaj cirklo-formaj naturaj naĝo-basenoj.



La triobla punkto kiu per lim-ŝtono indikas al la ni la landlimon inter Venezuelo, Brazilo, kaj la Gujano esekiba, tre proksime de tiu ĉi loko estas la valo de la kristaloj(tiel nomata pro la abundo de ŝtonoj el kvarco) kaj la "Foso" kiu estas kava roko kun akvo kie la plej aventuremaj povas sin bani.

la lim-ŝtono



La "Foso"

La tablomonto Roraima havas lokojn tre taŭgajn por tendumi nomatajn "la hoteloj", ili estas ejoj sub la roko kiuj ŝirmas kontraŭ la pluvo, ĉiam ofta, la vento kaj la malvarmo.

jueves, abril 19, 2007

La Gran Sabana

La Gran Sabana(La granda Savano) troviĝas ene de la naturparko Canaima, sude de Venezuelo, en la Ŝtato Bolivar, ĝi estas unu el la preferataj turismaj cellokoj de la Lando, kun vidaĵoj kiuj ne troveblas en aliaj mondpartoj.

Tiu ĉi naturparko havas du tre malsamajn regionojn. La orienta regiono, kie troviĝas la Gran Sabana; kaj la okcidenta regiono, kie troviĝas la akvofalo Angel kaj la laguno de Canaima.

En la Gran Sabana abundas riveroj kaj akvofaloj, jen fotaĵoj de kelkaj el ili.





kio plej altiras la atenton en la Gran Sabana estas la tablomontoj, la plej alta el ĉiuj estas la tablomonto Roraima, ĝi estas 2700 metrojn alta.





KulTur.