domingo, noviembre 05, 2006

KulTur - Cxefpagxo -

Saluton !!

KulTur estas Turisma Kooperativo kiu celas organizi ekskursojn en Venezuelo por Ekterlandanoj...Ni volas priservi turistojn en nia lando precipe per esperanto.

Ni volas starigi kelkajn demandojn kies respondoj ege helpus al ni prilabori la laborplanon de nia kooperativo kaj la celgrupon..kaj tiel defini nian agadkampon.

  1. Cxu vi iam planis viziti venezuelon ? se jes, cxu vi realigis vian planon ?
  2. kion vi konas pri Venezuelo ?
  3. cxu vi preferas montaran aux plagxan turismumadon ?
  4. Kio decidigus vin turismumi en Venezeulo
  5. Kio plej zorgigas vin dum turismumado ?

Espereble vi respondos niajn demandojn.. tio ege helpos nin.

Antauxdankon.

Manuel Ortega

viernes, noviembre 03, 2006

NaturParko "La LLovizna" - Renkonto kun la Naturo


La Llovizna grandas 160 hektarojn kaj estas unu el la naturdonacoj ekzistantaj en la Urbo Guayana, Ŝtato Bolívar, ĉe la sudo de Venezuelo.

Ĝi estas ĉarmoplena natur-rezervejo konsistanta el serpentformaj mirindaj Akvofaloj, kie naturo ludas plej gravan rolon, De la rigardejo plej alta kaj proksima al la akvofalo la vizitanto povas senti la pluveton naskigxantan el la forta akvofalado, fakte tiu ĉi pluveto donas la nomon al la Parko La Llovizna(La Pluveto), La Llovizna ne estas la ununura naturparko de la Regiono, sed gxi estas parto de narturparkaro situanta lauxlonge de la rivero, kiun konsistigas krom La Llovisna, La narturparkoj Loefling, Cachamay y Punta Vista.

En la parko trovigxas reto el 30 insuloj interkonektitaj per sxtonaj vojetoj kaj naturaj padoj arb-abundaj. Kaj, la impona 20metrojn alta Akvofalo La Llovizna, gxi estas la kulmina punkto de la parko. Plie, de la parko oni povas vidi la akvo-baraĵon de Macagua II. En tiu ĉi belega pejzagxo elstaras la Sxtona Teatrejo, belega konstruajxo kie eblas pasigi agrablajn momentojn de Interkultura Intersxango. En La Llovizna la homaj eltrovemo kaj energio sukcesis krei kortusxan unuigon inter la homo kaj la medio.