sábado, marzo 10, 2007

Insularo Los Roques

Los Roques estas Venezuela Insularo, situanta en la Kariba Maro, 168 km norde for de la Guaira, La Haveno de Karakaso, Dank’ al ties beleco kaj ekologia graveco ĝi estis deklarita NaturParko en la jaro 1972, Ĝi estas unu el la plej grandaj NaturRezervejoj de la Kariba Maro.

La Insularo konsistas el pli malpli 50 malsamaj Insuloj, la plej grava, El Gran Roque, estas la ununura loĝata kaj kie troviĝas la Flughaveno. La aliaj gravaj Insuloj estas Francisqui, Nordisqui, Madrisqui kaj Crasqui. Tamen, ne kontentigu vin nur per tiuj ĉi Insuloj, rifoj kaj aliaj insuletoj ne malpli vizitindas.


La Rifoj
Vi povas iri al la eta Rifo de Rasqui, proksime al El gran Roque, kie la ununura konstruaĵo estas kelkĉambra Gastejo, pro kio ĝi pli similas al privata insulo.

Ankaŭ vi povas iri al la Rifo de Agua, neloĝata Rifo kun kristalklaraj Akvoj.
Ankaŭ vizitindas la Rifo de Dos Mesquises, kie la Scienca Fondaĵo los Roques havas programon nomatan “Adoptu Mar-Testudon” kiu ebligas al vi patroni Martestudon, ricevante la adopto-ekipaĵon kaj partoprenante lotadon por la liberigo de via Martestudo en los Roques.

Los Roques. Praktiku akvajn sportojn
Los Roques estas tre taŭga loko por la amantoj de la subakviĝado, veltabulado kaj Fiŝkaptado.

Ne gravas kiom longe vi restos, sed se via vizito okazus dum langusta sezono (de novembro ĝis aprilo), ne preterlasu la ŝancon manĝi languston en los Roques.


Preskaŭ ĉiuj Gastejoj situas en El Gran Roque, de kie eliras Boatoj al la aliajj Insuloj, precipe al Insuloj, Francisqui, Madrisqui, Kaj Crasqui. Ankaŭ eblas gasti en Velŝipo aŭ Jakto, kiuj vojaĝadas de unu insulo al la alia.

Se vi deziras iri al Los Roques, ne hezitu kontakti nin, Ni trovos por vi la plej bonan gastejon kaj helpos vin ĝui vian restadon.
KulTur.