Saluton Karaj gevizitantoj. Estu bonvenaj al nia blogo.
Ni esperas ke ĝi estas agrabla al vi. Viaj vizitoj, komentoj, kaj aliaj estas ĝia ekzisto-pravo, ni ege dankas viajn komentojn, kritikojn kaj aliajn.
Ni enretigis novan version de la ludo Pendumito, kiel kutime en tiu ĉi ludo vi devas diveni vorton antaŭ ol esti pendumito, poste malfacilas ĉar pendumitoj ne rajtas ludi :)
La retadreso kie vi povas provi la ludon estas:
jueves, abril 26, 2007
Ludoj - Ludu kaj Lernu pri Venezuelo.
martes, abril 24, 2007
Kulturo - Armando Reverón
memportreto
Banĉambroj de Macuto.
La lia lasta krizo okazis en 1953, li estis internigita en la Klinikon de Báez Finol, la saman jaron en kiu oni aljuĝis al li la nacian pentro-premion, kuraĝigita pro tiu ĉi malfrua stimulo, li entuziasme laboradis por ekspozicio kiun anoncis la Muzeo de belartoj, kiam lin trafis la morto en la sanatorio San Jorge.
viernes, abril 20, 2007
La tablomonto Roraima
En la orienta regiono de la naturparko Canaima, meze de la regiono konata kiel "Gran Sabana", troviĝas la tablomonto plej alta el ĉiuj: la tablomonto Roraima.
Tablomonto aŭ tabulmonto (en sudameriko tepuy) en ĝenerala kompreno estas monto kun plata supro, kiu do similas al tablo. Nur kelkaj tablomontoj, inter kiuj troviĝas La Roraima kaj la Auyantepuy, estas grinpeblaj piede, sen grinpiloj, per deklivo laŭ longe de vertikala muro.
Deklivo kontraŭ vertikala muro
Arbo sur la vertikala muro
Kompreneble eblas supreniri la pinton per helikoptero, sed tiuj kiuj elektas tiun ĉi opcion, preterlasas la eblecon aprezi la vegetaĵaron kiu estas sur la grinpo-vojo. kie abundas orkideoj kaj filikoj.
La supro de la tablomonto Roraima estas tute rokoza, subite aperas diverformaj formiĝoj skulpitaj de la akvo kaj la vento. abundas flakoj, multaj el ili estas etaj "insuloj" el vegetaĵaro. foje plenaj ĝardenoj en 1/2 kvadrata metro.

Roka Formiĝo

ĝardeneto
La tablomonto Roraima havas kelkajn interes-lokojn. la "maverick", tiel nomata pro ĝia simileco al la aŭto maverick, ĝi altas 2725 metrojn super la marnivelo pro kio ĝi estas la plej alta punkto. la "Jacuzzis" estas etaj cirklo-formaj naturaj naĝo-basenoj.
La triobla punkto kiu per lim-ŝtono indikas al la ni la landlimon inter Venezuelo, Brazilo, kaj la Gujano esekiba, tre proksime de tiu ĉi loko estas la valo de la kristaloj(tiel nomata pro la abundo de ŝtonoj el kvarco) kaj la "Foso" kiu estas kava roko kun akvo kie la plej aventuremaj povas sin bani.
la lim-ŝtono
La "Foso"
La tablomonto Roraima havas lokojn tre taŭgajn por tendumi nomatajn "la hoteloj", ili estas ejoj sub la roko kiuj ŝirmas kontraŭ la pluvo, ĉiam ofta, la vento kaj la malvarmo.
jueves, abril 19, 2007
La Gran Sabana
La Gran Sabana(La granda Savano) troviĝas ene de la naturparko Canaima, sude de Venezuelo, en la Ŝtato Bolivar, ĝi estas unu el la preferataj turismaj cellokoj de la Lando, kun vidaĵoj kiuj ne troveblas en aliaj mondpartoj.Tiu ĉi naturparko havas du tre malsamajn regionojn. La orienta regiono, kie troviĝas la Gran Sabana; kaj la okcidenta regiono, kie troviĝas la akvofalo Angel kaj la laguno de Canaima.
En la Gran Sabana abundas riveroj kaj akvofaloj, jen fotaĵoj de kelkaj el ili.

kio plej altiras la atenton en la Gran Sabana estas la tablomontoj, la plej alta el ĉiuj estas la tablomonto Roraima, ĝi estas 2700 metrojn alta.













