viernes, noviembre 03, 2006

NaturParko "La LLovizna" - Renkonto kun la Naturo


La Llovizna grandas 160 hektarojn kaj estas unu el la naturdonacoj ekzistantaj en la Urbo Guayana, Ŝtato Bolívar, ĉe la sudo de Venezuelo.

Ĝi estas ĉarmoplena natur-rezervejo konsistanta el serpentformaj mirindaj Akvofaloj, kie naturo ludas plej gravan rolon, De la rigardejo plej alta kaj proksima al la akvofalo la vizitanto povas senti la pluveton naskigxantan el la forta akvofalado, fakte tiu ĉi pluveto donas la nomon al la Parko La Llovizna(La Pluveto), La Llovizna ne estas la ununura naturparko de la Regiono, sed gxi estas parto de narturparkaro situanta lauxlonge de la rivero, kiun konsistigas krom La Llovisna, La narturparkoj Loefling, Cachamay y Punta Vista.

En la parko trovigxas reto el 30 insuloj interkonektitaj per sxtonaj vojetoj kaj naturaj padoj arb-abundaj. Kaj, la impona 20metrojn alta Akvofalo La Llovizna, gxi estas la kulmina punkto de la parko. Plie, de la parko oni povas vidi la akvo-baraĵon de Macagua II. En tiu ĉi belega pejzagxo elstaras la Sxtona Teatrejo, belega konstruajxo kie eblas pasigi agrablajn momentojn de Interkultura Intersxango. En La Llovizna la homaj eltrovemo kaj energio sukcesis krei kortusxan unuigon inter la homo kaj la medio.



2 comentarios:

Anónimo dijo...

Tre bela iniciato!
Se vi bezonas helpon por korekti tekstojn, vi povas sendi ilin al mia retposxto, kaj tiel mi povos iel helpi vin. Sendu kiel aldona dokumento en Microsoft Word aux Open Office Writer.
Mi preparis prelegon pri Venezuelo en Esperanto kaj jam prezentis gxin en du kluboj. Mi logxis plurajn jarojn en via lando kaj do suficxe konas gxin. Tial mi sxatus helpi kie eblas.
Korajn salutojn.
Ivo Schenkel
Belgio
ivo.schenkel@telenet.be

. dijo...

Koran Dankon pro via helpopropono.

Amiko Ivo, via komento estas ege valora por ni, kaj espereble fruktodona.

Ankaux mi iam preparis prelegon pri Venezuelo,mi prezentis gxin en Tuluzo-Francio--fakte mi forpedis cxion kion mi preparis, mi memoras ke mi tradukis bazajn informojn pri Venezuelo kaj plejparte mi prelegis el miaj personaj spertoj rilate la landon..kie mi naskigxis.

Via helpo-propono estas ege gxojiga kaj bonauxgura novajxo, mi sendos dokumenton Microsoft-Word-an al vi baldaux. mi tradukas cxefe el la hispana kaj el la angla, kaj aldonas komentojn el propa spertoj kaj konoj.

Cxu vi parolas la hispanan?

pro diversaj kialoj ni ja proponos grupajn vojagxojn.

Korajn Salutojn.

Manuel Ortega
Venezuelo.
manuelortega87@hotmail.com