viernes, abril 20, 2007

La tablomonto Roraima

En la orienta regiono de la naturparko Canaima, meze de la regiono konata kiel "Gran Sabana", troviĝas la tablomonto plej alta el ĉiuj: la tablomonto Roraima.


Tablomonto aŭ tabulmonto (en sudameriko tepuy) en ĝenerala kompreno estas monto kun plata supro, kiu do similas al tablo. Nur kelkaj tablomontoj, inter kiuj troviĝas La Roraima kaj la Auyantepuy, estas grinpeblaj piede, sen grinpiloj, per deklivo laŭ longe de vertikala muro.

Deklivo kontraŭ vertikala muro


Arbo sur la vertikala muro

Kompreneble eblas supreniri la pinton per helikoptero, sed tiuj kiuj elektas tiun ĉi opcion, preterlasas la eblecon aprezi la vegetaĵaron kiu estas sur la grinpo-vojo. kie abundas orkideoj kaj filikoj.
La supro de la tablomonto Roraima estas tute rokoza, subite aperas diverformaj formiĝoj skulpitaj de la akvo kaj la vento. abundas flakoj, multaj el ili estas etaj "insuloj" el vegetaĵaro. foje plenaj ĝardenoj en 1/2 kvadrata metro.


Roka Formiĝo

ĝardeneto


La tablomonto Roraima havas kelkajn interes-lokojn. la "maverick", tiel nomata pro ĝia simileco al la aŭto maverick, ĝi altas 2725 metrojn super la marnivelo pro kio ĝi estas la plej alta punkto. la "Jacuzzis" estas etaj cirklo-formaj naturaj naĝo-basenoj.



La triobla punkto kiu per lim-ŝtono indikas al la ni la landlimon inter Venezuelo, Brazilo, kaj la Gujano esekiba, tre proksime de tiu ĉi loko estas la valo de la kristaloj(tiel nomata pro la abundo de ŝtonoj el kvarco) kaj la "Foso" kiu estas kava roko kun akvo kie la plej aventuremaj povas sin bani.

la lim-ŝtono



La "Foso"

La tablomonto Roraima havas lokojn tre taŭgajn por tendumi nomatajn "la hoteloj", ili estas ejoj sub la roko kiuj ŝirmas kontraŭ la pluvo, ĉiam ofta, la vento kaj la malvarmo.

3 comentarios:

Daniel Weber dijo...

Vere bela loko. Mi estas brazilano. Do, laŭ vi diris, tiu monto estas parto ankaŭ de mia lando. Ĉu ne?

Brazilaj brakumoj!

. dijo...

jes, prave, tiu belega monto ankaŭ estas iom brazila, estas ne kredeble kiom da belaj naturaj lokoj troviĝas en Latinameriko.

Mi invitas vin ofte viziti tiun ĉi blogon, mi iom post iom pligrandigos la kvanton da bildoj, tekstoj, informoj kaj eĉ pli :)

Amike, Manuel Ortega

Anónimo dijo...

Ni esperu, ke tia senhomejo riĉega de aparta faŭno kaj flaŭro, ne estos nun invadita de svarmoj da turistoj, kaj ke la industriistoj de turismo nekonstruos tie hotelojn, aŭtovojojn, helikopter-trakoj ktp !