domingo, noviembre 05, 2006

KulTur - Cxefpagxo -

Saluton !!

KulTur estas Turisma Kooperativo kiu celas organizi ekskursojn en Venezuelo por Ekterlandanoj...Ni volas priservi turistojn en nia lando precipe per esperanto.

Ni volas starigi kelkajn demandojn kies respondoj ege helpus al ni prilabori la laborplanon de nia kooperativo kaj la celgrupon..kaj tiel defini nian agadkampon.

  1. Cxu vi iam planis viziti venezuelon ? se jes, cxu vi realigis vian planon ?
  2. kion vi konas pri Venezuelo ?
  3. cxu vi preferas montaran aux plagxan turismumadon ?
  4. Kio decidigus vin turismumi en Venezeulo
  5. Kio plej zorgigas vin dum turismumado ?

Espereble vi respondos niajn demandojn.. tio ege helpos nin.

Antauxdankon.

Manuel Ortega

10 comentarios:

Anónimo dijo...

Bedaŭrinde mi neniam vizitis Venezuelon. Mi esperas, ke la estonteco permos al mi vojaĝon al via lando. Tamen ne estas facile, pro la mono kaj la tempo, mi kredas. Spite la planedo ne estas tro granda, mia loĝlando (Germanio) estas tre malproksima al Venezuelo. Arrr! ;-)

Ĉu mi preferas montaran aŭ plaĝan turismon, dependas, kompreneble, je la lando mi vizitas. Tamen mi kredas, ke en Venezuelo mi preferus vidi montarojn. La tialo por viziti Venezuelon, estus la sama tialo por viziti aliajn landojn: Pura scivolemo :-)

Dum vojaĝoj mi ofte "ĉefe" zorgas pri malsanoj aŭ akcidentoj, kvankam tiuj ne okazas tre ofte. (Ekzemple: dum mia lasta vojaĝo al Francio, amiko de mi malsaniĝis kaj estis iom malfacila trovi kuraciston)


Mi esperas, ke tio helpis vin iomete.

Anónimo dijo...

Venezuelo estas fora lando kaj vojagxo multekostas. Mi malmulte scias krom ke multege da junaj skoltoj aperis en la eo-kanalo dum JOTI kiam jam estis nokot en Euxropo.
SE mi venus al Venezuelo mi prefere promenus en montaro. Mi certe venos ne nur por turisti tie, sed povus turisti ekz post iu eo-renkontigxo.
Sed ecx por tio mi unue devas ricevi amase das mono.
Carola

Anónimo dijo...

Bonan laboron!

Amike

Renato Corsetti

Unknown dijo...

Jozsef Zonai
http://astedstate.spaces.live.com/default.aspx?_c02_owner=1

Unknown dijo...

http://astedstate.spaces.live.com/default.aspx?_c02_owner=1

. dijo...

Koran Dankon al Cxiuj pro viaj komentoj. ni alte aprezas ilin.

Xeno viaj respondoj al niaj demandoj estas ege utilaj al ni, fakte vi estas ebla estonta kliento, do ni detale prikonsideros viajn respondojn..

Fora - Malproksima -

Cxu? avadiloj rapide flugas ;-) kaj lastatempe flugbiletoj estas pli malmultekosta..ni trovos tauxgan eblecon por vi, cxu vi preterlasos la sxancon renkonti la naturon..Venezuelo atendas vin, kaj krome utiligu esperanton, kio estas plej bona varbmaniero..kion vi pensas ?

Dankon Renato pro via mesagxeto, kie en la reto mi povas trovi turisman terminaron?

Saluton Jozsef Zonai, mi ne bone komprenas pri kio temas via blogo, cxu vi povas iom klarigi? Dankon.

Amike,
Manuel Ortega.
Venezuelo.
manuelortega87@hotmail.com

Anónimo dijo...

1. Mi neniam vizitis Venezuelon. Kaj fakte neniam pensis pri tio).
2. Pri Venezuelo mi malmulte konas) nur kelkaj memoraĵoj de geografiaj lecionoj en lernejo, kaj ke tien kreas multe de serioj) same kiel en Brazilo.
3. Montaran turismumadon :) Mi ne satas plaĝojn...
4. Ha! Mi ne vojaĝas nur pro manko de monoj. Se mi havos sufiĉe por vojaĝo mi farus tion.!
5. Hm) Mi zorgas ĉion) homoj, naturo, urboj))...

Anónimo dijo...

Cxu vi iam planis viziti venezuelon ? se jes, cxu vi realigis vian planon ?
kion vi konas pri Venezuelo ?
cxu vi preferas montaran aux plagxan turismumadon ?
Kio decidigus vin turismumi en Venezeulo
Kio plej zorgigas vin dum turismumado ?

Mi ankaux neniam vizitis Venezuelo. Sed mi estas sura ke gxi estas vere belega lando. Pri Venezuelo mi konas per esperantamikon, kiu estas Venezuelano. Mi multe pli sxatas pasi la feriojn al la plangxo. Cxar mi estas ankaux juna, mi ne povas iri kien mi volas kaj Venezuelo ne estas jxus proksime la Svislando... Sed pli malfrue mi bonvolus viziti iam Venezuelon.

Unknown dijo...

Jes mi shatus viziti Venezuelon. Sed bedaurinde mi ne konas esperantistojn el tiu chi lando. Mi shatus ricevi pli da informoj.
Chu eblus trovi esperantiston kiu skribos pli detale pri ebloj viziti Venezuelon?

Lubomir

Manu dijo...

Lubomir,

Mi estas la kreinto de tiu cxi blogo kaj mi pretas delate informi vin pri venezuelo.

mia retadreso estas maoc84@gmail.com

amike, Manuel.